6
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. 
 1  
Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, 
Kaj ne en Via furiozo min punu. 
 2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; 
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. 
 3 Kaj mia animo forte ektremis; 
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? 
 4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; 
Helpu min pro Via favorkoreco. 
 5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; 
En Ŝeol, kiu gloros Vin? 
 6 Mi laciĝis de mia ĝemado; 
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; 
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon. 
 7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, 
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. 
 8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; 
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro. 
 9 Aŭdis la Eternulo mian peton; 
La Eternulo akceptos mian preĝon. 
 10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; 
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.